Interaga fikcio

La insulo Texel je Aventuro 2.1

Interaga fikcio (mallongigata IF) estas komputila programo kaj verko de fikcio legenda per komputilo, en kiu oni povas regi parton de la rakonto. Tiel, ĝi estas arto, kiu kunigas verkadon kaj komputilan ludon. Ĉar ofte oni rolas kiel rolulo de la rakonto, ĝi estas speco de rolludo. Kelkaj IF-ludoj ankaŭ prezentas ilustraĵojngrafikaĵojn, tamen norme la fokuso de IF estas skribita (teksta) rakonto. IF-verkisto Graham Nelson priskribas interagan fikcion kiel "krucvortenigmon kiu militas kun rakonto."[1]

Oni norme komunikas kun la komputilo per tajpado de simplaj komandoj por la ĉefrolulo. La programo uzas interpretilon por prezenti la rezultojn de la komando. La celo ofte estas gvidi la rakonton al kontentiga fino.

La termino ankaŭ povas signifi tipon de nelinia rakonto en kiu la leganto povas elekti inter pluraj elektoj por ŝanĝi ĝian direkton. Tiun tipon de ludo popularigis la programo Twine. Ĝi ebligas krei tian ludon per facila interfaco sen multe da sperto de programado.

  1. The Craft of Adventure, page 3.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy